Edziĝo
inter -io kaj -ujo
La plej bona elirpunkto de argumentado pri landonomoj estas la 'Lingva
Respondo' 47 de L.L. Zamenhof (Oficiala Gazeto, III, 1911, p. 291)[1].
Tiu teksto parte eldatumis, precipe la distingo inter novaj kaj malnovaj
landoj.
Per 'novaj landoj' Zamenhof precipe aludas la landojn Amerikajn, neniu
mencio estas pri 'novaj' Afrikaj landoj. En 1911 tiuj plejparte eĉ ne
ekzistis kiel apartaj unuoj. Zamenhof skribas: (La novaj landoj) "fakte
kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj
loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si
(per <<uj>>), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj
ĝiaj loĝantoj uzas por si (per <<an>>) la nomon de la
lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj:
ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala
genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis,
aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel <<fremduloj>>"
Tiu karakterizo de lando kiel 'genta propraĵo' inter la du mondmilitoj vekis ideologian kontraŭstaron inter gvidantaj esperantistoj. La rezistado kontraŭ ligiteco de lando al gento tiam jam havis profundajn historiajn radikojn: en 1848 Marx kaj Engels[2] rimarkigis, ke "la proletoj ne havas patrujon".[3] Zamenhof konsideris la ligon de (eŭropa) lando al gento kiel historian fakton, sed elpaŝis en 1906 kontraŭ identigado de homo kun ĝia gento, lingvo aŭ socia klaso.[4] Tio akordiĝas kun lia eldiro en Lingva Respondo 47, ke "Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso uj."
En 1915 en 'Alvoko al la Diplomatoj'[5]
li estis pli eksplica: "Kiam vi
kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos
antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. ………… Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la
fino de viaj laboroj la homaro povu diri: ni ne vane elportis la grandegajn kaj
terurajn oferojn. Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de
Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la
gento X kaj la terpeco B al la gento Y? ………………… Estas vero, ke tiu gento, kiun
vi privilegios, entuziasme krios: "Vivu la diplomatoj!" kaj se tiu
gento sur la koncerna terpeco prezentos la plimulton, ĝi per teroro
silentigos la aliajn, ..….."
Sub influo de la teruraĵoj de la 'Granda milito' la alvoko por abolado
de naciecaj sentoj kaj simboloj plilaŭtiĝis. Universala Esperanto
Asocio, sub gvido de Hector Hodler, enkondukis la uzon de -io ĉe landnomoj[6]: Francujo fariĝis Francio, Germanujo Germanio ktp.
Tiun ekzemplon baldaŭ sekvis la socialisma asocio SAT, fondita en 1921.[7]
Kvankam post anstataŭigo de –io al –ujo la nomo de la 'speciala gento'
[8] estis same klare
rekonebla kiel antaŭe, la idealistoj sentis, ke la forigo de 'ujo' en kiu
loĝas la speciala gento, ankaŭ forigis la asociaĵon al la gento
mem.[9] Tiel ili enlingvigis sian strebadon ke 'hispano' kiu
loĝas en Francio havas la saman statuson kiel 'franco' en Francio, ke la
nacieco ne atentindas; pri tio atestas ankaŭ la nomo de SAT: Sennacieca
Asocio Tutmonda.[10]
En la jam citita letero (notoj 6 kaj 9) el Osaka Lanti skribas, 1937:
"Ĉiu devas scii: 1) ke nun Ia plimulto da esperantistoj forlasis la
formon ujo." …………. 3) ke en "Plena Gramatiko" de K. Kaloĉai
kaj Varingjen estas jeno dirita: "Sed, krom multaj neŭtraluloj,
ĉiuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala
malaprobo." "
Ĉefaj
argumentoj kontraŭ –io
Ekzistas 28 fundamentaj sufiksoj [11]. Sufikso ĝenerale
distingiĝas de aliaj vortfinaĵoj en tio, ke, se vorto finiĝas je
ties literkombinaĵo, oni povas esti preskaŭ certa, ke ĝi estas
derivita. Ekzemple serĉante pli-ol-du-silabajn[12] radikvortojn
finiĝantajn je -ad, oni trovas ne multe pli ol ambasado kaj serenado.
Feliĉe, ĉar se 'sereni' havus konatan signifon, oni ne pensus pri
serĉi la vorton 'serenado' en vortaro. Escepto estas la sufikso –er'. [13]
Zamenhof estis konscia pri la ebleco de tia konfuziĝo, speciale ĉe kio koncernas la sufikson ‑et'.
Konataj estas la kazoj de vortoj, kiuj ricevis la finaĵon ed', por ke ilia
signifo ne estu konfuzita kun la signifo de alia radiko sekvata de et' [14]. El tio montriĝas,
ke en Esperanto konfuziĝo pri la signifo de vortoj pro samformeco ne estas
tolerata. Tiu fenomeno entute ne aperas ĉe la sufikso –uj, ĉar tiu
literkombinaĵo je la fino de vorto estas tre nekutima.
Tute alie estas kun la literkombinaĵo –io. En UV, 2640 kapvortoj, mi
trovis proksimume cent trisilabajn vortradikojn, finiĝantajn je –i', 4% de
la tuta vortaro[15]. Tio signifas, ke en
tekstoj kun ‑io kiel pseŭdosufikso por landonomoj oni ne povas esti
certa, ĉu vorto finiĝanta je –io estas derivita aŭ ne. Se la
teksto estas skribita, majuskleco povas esti indiko, ke la vorto estas propra
nomo, sed ankaŭ tiam oni ne povas esti certa. Ja ekzistas multaj
landonomoj[16]
je –io, kiuj ne estas derivitaj de 'speciala gento': en Eŭropo 1 (Bosnio),
en Afriko 14, en Ameriko 5, en Azio 4 kaj en Oceanio 3.
Se oni uzas la sufikson –uj, aperas granda avantaĝo ke oni ekkonas
samtempe kaj la landonomon kaj la nomon de la popolo, ĝi do malaperas kun
ekuzo de la pseŭdosufikso –i.
Esperantistoj ĝenerale ne rekonas tiun avantaĝon, ĉar ili ne
internigis la lastan frazon de la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko:
"Kiam, en kategorio, pluraj vortoj malsamaj deriviĝas de sama radiko,
prefere nur utiligu la bazan vorton, senŝanĝe, kaj formu la aliajn laŭ
la reguloj de la internacia lingvo, tragédie
― tragedi'o, tragique ―
tragedi'a." Ĉu 'Francio' estas derivita vorto aŭ ne, ne
koncernas ilin.
Tamen ekzistas nur du eblaj vidanguloj: 1) La uzantoj de –io akceptas ke
ĝi ne estas sufikso. Tiam ili damaĝas la dekkvinan regulon, ĉar
laŭ ilia praktiko la lando (Francio) kaj la popolo (francoj) ambaŭ
estas radikoj en sia propra rajto. 2) La uzantoj de –io akceptas tiun
finaĵon kiel sufikson. Tiam ili sciu, ke ĝi estas la nura sufikso kiu
povas krei konfuziĝon, eĉ en skribita teksto, pri la naturo de la
enloĝantoj. Tiel lernantoj povos ekpensi ke ekzistas popolo de bosnoj en
Eŭropo, de indonezoj, jordanoj, malajzoj, siroj en Azio, de alĝeroj, angoloj,
gamboj, ĝibutoj, liberoj, liboj, malavoj, maloj, maŭricoj, namiboj,
niĝeroj, reunoj, tanzanoj, tunizoj, zamboj en Afriko, de aŭstraloj, kaledonoj,
mikronezoj kaj polinezoj en Oceanio kaj de bolivoj, ĉiloj, haitoj, kolomboj
kaj georgoj en Ameriko.
Kiel tutmondeca esperantisto, ne kontaĝita de eŭropaj eks-modaj
ideologioj[17],
mi – kun Zamenhof – opinias ke la nomiĝo laŭ 'ia speciala gento'
estas historia fakto, kiun esperantoj, kaj ĉiuj kulturaj homoj, devus
respekti. Efektive, la malakcepto de la landnoma sistemo kun ‑ujo estas kontraŭkultura sinteno, ne
malplej grave ĉar ĝi subtenas ĥaoson kaj damaĝas la
unuecon, logikecon kaj kulturan proprecon de la internacia lingvo.
Kompromiso inter
-ujo kaj -io
Mi hipotezas, ke la plimulto de la esperanto-parolantoj sentas 'Francio' ne
kiel kunmetaĵon, sed kiel radikvorton. Ili ne estas sensivaj antaŭ la
premiso, ke lando kaj ties popolo havas semantikan rilaton kaj tial ankaŭ
etimologie formu paron[18]. Estas vero, ke oni povus
limigi la aplikeblon de la 15-a regulo pri "pluraj vortoj malsamaj (kiuj) deriviĝas
de sama radiko" nur al tiuj vortoj kiuj semantike (laŭ signifo) esence
koheras. Kaj tiam oni ne devas pensi nur pri lando kaj enloĝanta popolo.
Daŭraj estas la diskutoj en la retdiskutlisto www.bonalingvo.org pri la
dezirindo distingi inter konceptoj esprimitaj de internaciaj vortoj kiuj deriviĝas
de sama radiko. Se oni decidas por du apartaj vortoj, ekzemple 'konvekto' kaj
'konvekcio', tio signifas, ke oni opinias ilin ne sufiĉe parencaj
semantike. Tiam aperas la tasko distingive difini ilin.
Sama solvo ne eblas por Francujo kaj Francio[19]. Se la semantika kampo ne
estas dividebla, jes la gramatika kampo estas. Ĝis nun ambaŭ
ŝkoloj, de -ujo-favorantoj kaj de -io-favorantoj, postulis la plenan
gramatikan funkciecon: akcepti Francujo implicas akcepti francujano, francuja;
akcepti Francio implicas akcepti franciano, francia.
Fakte la adjektivoj Hungaria, Makedonia, Rusia, Serbia, Slovakia, Slovenia
kaj Ukrainia[20]
jam estis prenitaj en la oficialaj nomoj de la respektivaj landaj
Esperanto-asocioj. Ĉu finiĝi je -ia aŭ je -uja, tiu specifado
eblas kaj ŝajnas al mi esti bonvena. Mi eĉ pretas agnoski ke
specifado pere de landadjekivoj je -ia povas esti one pli produktiva ol tiu
pere de landadjekivoj je ‑uja. Tial ‑ujo-favorantoj povus rezigni
pri pluderivado de siaj landonomformoj je -ujo kaj lasi tiun terenon al la
formoj je -io. Samtempe mi petus de la -io-ŝkolo restaŭron de -ujo en
ĝia justa demalnova loko de difinilo de nacio.
Estus signo de volo je unuanimeco en Esperantujo, se akademianoj, redaktistoj
kaj instruantoj de la internacia lingvo interkonsentus pri jena teritoridifino:
Se lando estas nomata laŭ iu speciala gento, rekomendata estas uzi la
formon finiĝantan je ‑ujo, sed en ĉiuj derivaĵoj de la
landonomo la sufikso -uj estas anstataŭigata de -i.
Mi atendas mokridadon de gramatikistoj kiuj vidas en ĉi-tiu pledo la
unuan malregulaĵon en Esperanto, mi atendas indiferentecon ĉe legantoj
kiuj jam laciĝis pro la daŭraj lingvikaj disputoj. Sed mi tenas ke la
evoluo de nia lingvo estas direktebla laŭ nia volo kaj interkonsento pri
landonomoj kreos unuecon inter Esperanto-parolantoj necesan por plua tutmonda
disvastigo de nia lingvo.
Johan
Derks
[1] rete: http://www.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm, papere: Pro Esperanto, Vieno. 1995.
Prezo ĉe libroservo de UEA: € 10,50
[2] Manifesto de la Komunista Partio
[3] sed poste en publika diskuto Marx agnoskis
ke "la proletaro devas unue konkeri la politikan povon, stariĝi kiel
nacia suverena klaso kaj konsistigi per si mem nacion; kaj en tiu senco ĝi
estas ankoraŭ ligita al iu nacio". Vidu www.satesperanto.org pri
Ĵohano Ĵores (Jean Jaurès)
[4] La dua punkto de tiu deklaro tekstas: "Mi
vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ
lia persona valoro kaj agoj. Ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro
tio, ke li apartenas al alia gento,
alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon."
[5] publikigita en "The British
Esperantist" XI.1915, p. 51-55 kaj en Norda Prismo, 1956/6,
paĝoj 218-219: "Post la granda milito"
[6] verŝajne en 1919 aŭ 1920. Tion mi
konkludas el letero de Lanti el Osaka en l937, en kiu li skribas: "Via
piedpaĝa rimarkigo, ke ne SAT, sed UEA, kiam ĝi estis gvidata de
Hodler, enkondukis la uzon de -io ĉe landnomoj estas ĝusta, sed iel
kastra." Vidu http://www.geocities.com/jurgenpk kaj klaku
sur 8.‑ Lingvaj demandoj 4 aŭ mendu "Leteroj de E.
Lanti" ĉe S.A.T. 67 avenue Gambetta, Paris - 20"
kontraŭ € 10,=.
[7]
Miloj da esperantaj laboristoj alfluis. Por parto de ili ĝia ideologio estis laborista versio de la
homaranismo de Zamenhof, por alia parto proleta internaciismo plus Esperanto.
[8] Zamenhof simple rimarkigas en Lingva
Respondo 47, ke la landon okupis
"ia speciala gento" kaj ke ĝi nun portas la nomon de "tiu aŭ alia gento". Li nenie
implicigas, ke la nomiĝo de la lando signas kiu gento estas la ĉefa gento.
[9] Lanti skribas en sia letero el Osaka: "………… Aliparte vi scias, ke la sennaciistoj
ne povas konsenti al Ia eternigo de la ujoj por nacianoj t.e. la landlimoj. Kaj
tio memorigas min pri la interparolo, kiun mi havis siatempe kun S-ro Kar
(Cart). Li ja konfesis, ke ne eblas pravigi la uzon de -uj ĉe landnomoj,
starante ĉe sennaciisma vidpunkto."
[10] Eugène Lanti en "Manifesto de la
Sennaciistoj", 1931 (ĉapitro I: Internaciismo): "Tamen estas homoj, eĉ inter la sin
nomantaj revoluciuloj, kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura,
sankta kaj konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia."
[11] –aĉ', -ad', -aĵo, -ano, -aro,
-ĉjo, -ebla, -eco, -eg', -ejo, -ema, -inda, -ero, -estro, -et', -ido,
-igi, -iĝi, -ilo, -inda, -ingo, -isto, ‑njo, ‑ona, -ope, -ujo,
-ulo kaj –um'
[12] kaĉo, rado, rano ktp evidente ne
povas esti komprenataj derivita vorto.
[13] Tiun oni trovas ĉe 70 radikoj en la Universala
Vortaro. Tamen konfuzo pri la signifoj de ans-er', bord-er', cirkul-er',
ekzempl-er', et-er', fi-er', kaj-er', kol-er', kul-er', lit-er', mani-er',
mod-er', mort-er', pap-er', park-er', part-er', pas-er', port-er', suk-er',
sup-er', tol-er', tub-er', vet-er' estas neimagebla.
[14] En Universala Vortaro (UV): bufedo, bukedo, cigaredo, heredi, pikedo, planedo kaj sterledo. Post la UV venis multaj aliaj tiaj vortoj, ekz. rakedo, ĉaledo, kaskedo, arbedo, kabaredo, pakedo.
[15] Tiu elcentaĵo verŝajne
ankoraŭ pliiĝis kun la naŭ Oficialaj Aldonoj kiuj aperis poste.
[16] ĉiuj sendependaj ŝtatoj de la mondo kaj ĉiuj dependaj teritorioj, kiuj havas proprajn landokodojn laŭ ISO.
[17] Ofte oni prezentas la Zamenhofan derivadon per –ujo laŭ tio, ke la lando ricevas sian nomon de la "ĉefa" gento. Ne estas tiel. Zamenhof rimarkigas, ke la landon okupis "ia speciala gento" kaj ke ĝi nun portas la nomon de "tiu aŭ alia gento". Li nenie implicigas, ke la nomiĝo de la lando signas kiu gento estas la ĉefa gento. Vidu ankaŭ notojn 9 kaj 10.
[18] Mi supozas ke la preteratentadon de semantika rilato inter popolo kaj lando kaŭzas la ekzisto de la Esperanta komunumo kiel lingva komunumo, sen kultura kaj eduka komunumeco. Se niaj idoj estus instruataj en esperantlingvaj lernejoj, kie ili renkontus la landon de francoj en interrilato kun la ekzisto de tiu popolo kaj eble de ilia lingvo, oni ne hezitus rekoni ilian intiman rilaton, ankaŭ vortfarade.
[19] La klopodo difini 'francujo' kiel la komunumo de francoj, sendepende de ŝtataneco, estas malnatura, ĉar tiu koncepto ne estas bezonata kaj, pli principe, ĉar lingvon oni ne riparas proponante novajn signifojn, sed - se necese - novajn vortojn aŭ formojn.
[20] Ĉu estas propreco de slavaj lingvoj, ke ili havas apartan adjektivon indikantan la nacion disde la popolo, dum ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj ne havas tiun proprecon ? Ĉu la formon de tiuj adjektivoj influis la anglalingvaj formoj ?