Uesta Afriko

Togolando: Institut Zamenhof

(Gbeglo Koffi, Hans Bakker)

Je la 13a de septembro 2004a "Institut Zamenhof" unuafoje malfermis siajn pordojn.

La nombro de infanoj kreskis de 200 en 2004 ĝis 475 en 2009.

 

knaboj

knabinoj

kune

Baza lernejo (zes groepen)

115

150

265

Ĝenerala instruado (CEG, vier groepen)

111

99

210

Primara kursaro

226

249

475

La instituto havas proprajn enspezojn de € 19 251 kontraŭ kurantaj elspezoj de € 22 935. La deficito de € 3 684 jare (16%) estas kovrata de la fondaĵoj "Een school in Togo" kaj "Une école ŕ Togo".

La sukceso estas ankaŭ mezurebla en la nombro de sukcesintoj. Ĉiun kvaronjaron ĉiuj lernantoj faras ekzamenon. La plej grava estas la ekzameno en la fino de la lasta jaro, la finekzameno. Tiun ekzamenon faris la lernantoj de la lastaj klasoj dela baza instruado kaj de la mezgrada lernejo en junio 2009. La rezultojn oni diskonigis je la 29a de junio. El la baza klaso 25 lernantoj partoprenis. Ĉiuj sukcesis. El la mezgrada klaso (CEG) 48 lernantoj partoprenis. El ili 46 sukcesis. Tiom egalas 95,83%.

 

La fondaĵo en Nederlando

Kvin jaroj da Instituto Zamenhof, la unua jubileo, ĉi-jare koincidis kun 150 jaroj depost la naskiĝo de Zamenhof. Por festi tion, la nederlanda fondaĵo kolektis gratulojn, kaj sendis tiujn en koverto al la jubileanta lernejo.

Monkolektado okazis en la subĉiela informfoiro de Roots Festival en la amsterdama Oosterpark, la 21an de junio 2009a. La fondaĵo ankaŭ dismontris siajn fotojn sur tablego je la 26a kaj 27a de septembro, kiam okazis "publikaj tagoj" de la fondaĵo Noordwaarts apud la strato Zamenhof en la norda kvartalo de Amsterdam. La Esperantogrupo de Alkmaar okaze de Kristnasko vendis kodiskojn kun afrika muziko.

La estraro restis senŝanĝa. La jarkunveno okazis la 29an de septembro 2009a. Tiel ni daŭrigos en 2010.

 

Benino: lernejo Jules Verstraeten

(Jean Codjo)

La lernejo-JV en la afrika vilaĝo Codji malfermis sian pordon en 1999 danke al esperantistoj el la tuta mondo, precipe el Eŭropo kaj Benino, interalie tra la fondaĵo "www.Stiftung-Mondo.de", ĝis 2004. El tute loka materialo ĝi unue konstruiĝis per la kunlaboro de la tuta vilaĝo kaj poste per financa helpo de surloka organizo kaj germanaj esperantistoj.

Moderniĝo de la Lernejo-JV: Dum la jaro 2001 la lernejo ŝanĝis sian aspekton.

Dum la somero de 2003 mankis akvo pro relative longa seka sezono. Kune kun la infanoj ni decidis fosigi propran puton por ne nur havigi trinkeblan akvon, sed ankaŭ por akvumi legomojn de la ĝardeno.

Unuaj knabinoj el la lernejo-JV en la regiona Gimnazio: Amegnihoue kaj Mayissi estis la unuaj du knabinoj, kiuj sukcesis en la enirekzameno al la regiona Gimnazio en la jaro 2005. Ili ricevas sakojn kun lernejaĵojn por la gimnazio.

Ni planas konstruigi centron de komunumo por la vilaĝo en somero 2009. Tie ne nur restos volontuloj aŭ gastoj el aliaj landoj, sed ankaŭ ĝi iĝos kleriga centro por homaj rajtoj, virinaj aferoj, ktp.

Tiu centro estas parte financita de belga esperantistino Flory Witdoeckt. Ĝi estos kvazaŭ centro por klerigi la komunumon pri higieno, edukado por plenkreskuloj, ktp. Ĝi devus esti finkonstruigita je la fino de la jaro 2009.

Sur la paĝaro http://www.freewebs.com/lernejo-jv ne troviĝas respondecaĵoj nek nomoj de estraranoj, tamen nomoj de gravaj kontribuantoj: Sabine Hauge, Pit Hauge, Agnes Geelen kaj la retpoŝtadreso jean_codjo@yahoo.com de Jean Codjo. Belaj fotoj de grupoj kaj vizitantoj el la jaroj 2005, 2006, 2008 kaj 2009. Vide-bendoj pri la someraj aktivadoj en 2009 estas videblaj ĉe youtube aŭ ĉe google. Sufiĉas serĉi la vorton aŭ alklaku sur ĝi: "codji" aŭ "jeancodjo"

 

Benino: Nabouba

(Vlad'ka Chvátalová)

"Nabouba”estas orfejo troviĝanta proksime de la urbo Lokossa, urbo konata kiel grava centro de la Esperanto-movado en Benino kaj sidejo de la Afrika Oficejo de UEA. La orfejo havas ekde longa tempo kontaktojn kun lokaj esperantistoj, kaj kelkaj pli aĝaj infanoj sekvis kursojn de Esperanto.

La ĝeneralaj kondiĉoj estas apenaŭ elteneblaj. La domo estas ŝiminta. Mankis mono por ĉiam certigi sufiĉe da manĝaĵoj por ĉiuj. Mankis mono por pagi al kuracisto, por aĉeti necesajn lernejajn helpilojn kaj simile. La infanoj dormas aŭ surplanke, aŭ sur malnovaj, stinkantaj matracoj.

La praktika subtenado komenciĝis en januaro 2009a kaj konsistas el serĉado de patronoj de infanoj aŭ de aliaj subtenantoj, kiuj preferas subteni, regule aŭ neregule, la orfejon por ebligi ĝian pli rapidan evoluon. Subtenataj estas ankaŭ kelkaj infanoj, plej ofte duonorfoj, kiuj loĝas en familioj ekster la orfejo. En familioj la infano ĝenerale pli bone fartas ol en orfejoj, sed orfejoj estas bedaŭrinde afrika realeco kaj necesas helpi ankaŭ tiujn infanojn, ĉar ne ĉiu infano povas resti ĉe familio.

Al la kernaj kunlaborantoj apartenas la direktoro de la orfejo, s-ro Felicien Michifan, kaj Charles Alofa, bone konata esperantisto el Cotonou, kiu vizitas la orfejon por kontroli la aktualan situacion, la elspezojn kaj eventuale konsili la direktoron. Vlad'ka Chvátalová el Bruselo (sciuro@seznam.cz) kunordigas la projekton kaj serĉas subtenantojn inter esperantistoj kaj neesperantistoj. Ŝi proponas pagi po 15 eŭroj por infano kaj monato kaj eblas sendi tiun monon al ŝia konto en Belgujo, el kiu ŝi sendas ĉion kune rekte al la konto de la orfejo Nabouba.

Artikolo pri ŝia agado aperis en la numeroj 11, 13 kaj 14 de Afrika Bulteno (http://esperanto-afriko.webs.com/bultenoj.htm).

Fine de 2009 aŭ komence de 2010 ŝi ŝatus komenci renovigadon de la orfejo (de la nuna konstruaĵo, kiu estas en tre malbona stato), eventuale en venontaj jaroj konstruadon de novaj dormejoj.

 

 

 

Eosta Afriko

Changamano

(Tanzanio, Nino Vessella)

La Organizaĵo "Changamano" (vorto en la svahila kiu signifas "Kunlaboro, Solidareco") estas laika societo, kiu celas antaŭenigon de la kresko socia kaj ekonomia de la plej malriĉaj familioj de Tanzanio kaj, pli ĝenerale, disvastigon de la kulturo de solidareco kaj kunlaboro.

La organizaĵo starigas seminariojn, forumojn, kunvenojn, por prezenti siajn projektojn, por diskonigi la tanzanian kulturon kaj do, por sentemigi la komunumojn pri solidareco, kunlaborado kaj memdaŭropova evoluo.

La unuaj regionoj en kiuj ni aplikis tiun labormetodon estas elektitaj inter tiuj, en kiuj pli intense manifestiĝas malriĉeco de la enloĝantoj. Tiuj estis Ruvuma, sude kaj Mara, norde.

Pri Tunduru (Ruvuma) la lastaj informoj estas el 2007. La projekto en Bunda (Mara) estas fermita, laŭ informo de Nino Vessella "ĉar la tieaj esperantistoj trompis plurajn helpemajn esperantistojn. Komence ni ne estis certaj pri tiuj trompoj, sed poste ni mem konstatis ke tiuj lokaj esperantistoj ne estas fidindaj homoj. Nuntempe ili sukcesis anstataŭigi nin per alia esperantista organizo, kiu, laŭ mia informo, malfacile rekte kontrolos ilin." (Vidu por la nuna stato de tiu projekto la projekton Mazingira, gvidata de Mramba Simba.

En Tunduru (Ruvuma), la referencgrupo estas A.NA.NA. kaj ĝi kovras kvin vilaĝojn.

La projektoj estas:

1.     Donacu unu beston (bestobredado):
per 350 eŭroj vi donacas gravedan bovinon al unu familio;
per 85 eŭro vi donacas kaprinon al unu familio

2.     Kultura interŝanĝo inter lernejoj aŭ lernoklasoj:
ekz. per 10 eŭroj vi kontribuas al aĉetado de krajonoj necesaj por unu jaro al unu klaso. La klasoj sin devontigas al perioda interŝanĝo de diversaj materialoj, laŭ definota ritmo, surbaze de la konkretaj ebloj de la partneroj, je la komenco de la sperto kiu, ni substrekas, povas daŭri jarojn.

3.     Adoptu lernejanon ("Lernejoj por evoluo"):
La ideo estas, ke ĉiu esperantisto, kiu donacas 50 eŭrojn al la konto ĉe UEA (cgmn-g) rajtas "adopti" unu infanon en la helpataj vilaĝoj. (Se oni aldonas dek eŭrojn, la infano samtempe ricevos lernolibron de Esperanto en la svahila.)

4.     Studstipendioj:
per 50 eŭroj vi pagas ununuran lernojaron por unu infan(in)o
per 350 eŭroj vi pagas la tutan elementan lernociklon sepjaran por unu infan(in)o
Subtenantoj ricevas foton kaj personajn datenojn de la infano, ĝeneralajn informojn pri la regiono, jarraporto pri nia agado, desegnojn aŭ leterojn (laŭ la lerno-ŝtupo) flanke de la infano

5.     Mikrokreditaj projektoj:
donado al malriĉaj familioj surbaze de fido kaj ĉefe al virinoj, monsumojn malgrandajn, sed gravajn por tiuj kiuj posedas nenion kaj pro tio estas taksataj nefidindaj fare de la oficialaj financantoj.(sekvas neniu ekzemplo)

 

Bilanco de la jaro 2007-a


Enspezoj                                                        Eŭroj

Kaso je la 1.1.2007                                  4.232,11

Kotizoj                                                         500,00

Stipendioj                                                8.450,00

Mikrokredito                                            7.055,82

 

 

 

Sumo                                                     20.237,93


Elspezoj                                                         Eŭroj

Stipendioj                                                4.055,00

Mikrokredito                                            3.100,00

Bankaj makleraĵoj                                        85,64

Afrankoj kaj poŝtaj makleraĵoj                   403,69

Reklamadaj elspezoj                                  441,80

Eksterordinaraj elspezoj en Tanzanujo

                                                                 1.235,35

Sumo                                                       9.321,48

Kaso je la 31.12.2007                            10.916,45


Prezidanto: Nino Vessella (Instruisto, Latina), Sekretario: Michela Lipari (Ŝtata funkciulo, Roma)

Konsilantoj: Renato Corsetti (Universita profesoro, Roma), Gianfranco Molle (Informatika konsilisto, Roccasecca),
Mario Tanzilli (Ŝtata funkciulo retiriĝinta, Roccasecca)

retpoŝtadreso: info@changamano.org; retej-adreso: http://www.changamano.org

 

Tanzanio: Mazingira

(Mramba Simba)

La projekto entenas la konstruadon de akvoputoj, la donadon de mikrokreditoj, la konstruadon de lernejo kaj la subtenon de edukado de orfoj kaj infanoj kiuj aliokaze ne havus tiujn eblecojn. Mazingira (svahila por ĉirkaŭaĵo) estas neregistara organizo "Mazingira Community Development Forum", fondita de Mramba Simba en Salama en 2007. Salama estas aro da kvin vilaĝoj en la Bunda-distrikto[1] kun entute 14.000 enloĝantoj. La adreso estas P.O. Box  51 Bunda, Tanzanio. Retpoŝtadresoj: mazingira@kono.be, mazingira@gmail.com kaj smbmramba@yahoo.com, kie vi povos peti la raporton aperontan en la komenco de Julio 2010a.

Vi povas subteni la projekton ĝirante al Flandra Esperanto Ligo, Antwerpen, kun la mencio: Mazingira (+ orfo / lernejo / mikrokredito / puto). Ĉiuj donacantoj estos informitaj kvarfoje jare pri la projektoj.

Estas reprezentantoj en Nederlando, Francujo kaj Germanujo.

 

Sur http://www.kono.be/mazingira/lernantoj.php?lingvo=eo oni povas elekti el tridekkelke da infanoj kiuj bezonas monon por povi iri al lernejo. Oni povas ĝiri 20, 30 aŭ 50 eŭrojn por difinita nombro da jaroj.

Kiel la lernemuloj estas antaŭselektitaj ?

Ili vivas en komunumo kaj estas tiel ankaŭ la komunumo kiu unue decidas kiuj infanoj estas unue konsiderataj. La problemoj estas jenaj: Unue estas aidoso kaj aliaj malsanoj kiuj kaŭzas multajn viktimojn.

Dua grava fenomeno estas la manko de seksuma edukado. Multaj junuloj frue seksumas kaj tial knabinoj naskas infanojn. Ili ne povas aŭ volas prizorgi la infanon kaj lasas la infanon ĉe la geavoj aŭ eĉ surstrate. Sed se la infano havas la bonŝancon resti ĉe la geavoj, tiuj ofte estas tro malriĉaj por sendi la infanon al la lernejo. Krome, sciante ke la mezuma vivdaŭro estas 46 jaroj, tiuj infanoj ofte tro junaj restas solaj. La kaŭzoj de la problemoj devas esti traktataj kaj estas traktataj, sed dume tiuj infanoj devas havi la eblecon de instruado.

Mazingira volas konstrui novan mezlernejon kun dek-ses klasejoj, administrejo, laboratorio, biblioteko, necesejoj kaj dek-du loĝejoj por la instruistoj kaj ilia familio.

 

El la Agadraporto de Mazingira por la jaroj 2008/ 2009/2010a

De aprilo ĝis junio 2008a Mramba Simba vizitis en Nederlando la urbojn Oss, Roterdamo, Nimego kaj Maastricht, en Germanujo Augsburg, Ulm, Essen, Herzberg kaj Berlinon kaj grandan nombron de francaj urboj, kun la celo varbi subtenantojn por la projektoj de Mazingira.

Subtenantoj helpis ĝirante monon al Mazingira tra Stiftung "Mondo" en Germanujo, Flandra Esperanto ligo en Belgio,  kaj Solidareco Afrik-Azio en Francujo.

 

PRILABORITAJ PROJEKTOJ

1. ORFOJ

En la jaro 2009, Mazingira pere de la subtenantoj de diversaj landoj sukcesis helpi entule 326 infanojn  kaj en 2010 ĝis fine de marto ĉirkaŭ 344 infanoj ricevis subtenon.

 

2. LERNEJO

La projekto pri konstruado de mez-lernejo (tri klas-ĉambroj) en la vilaĝo Marambeka daŭris bone kaj estos finita fine de marto 2010a. S-ro Snorre Benum el Norvegujo financis unu klas-ĉambron kaj d-ro Manfred Westermayer multe varbis subtenantojn en Germanujo.

 

3.MIKROKREDITOJ

Mazingira en 2008/2009 sukcesis doni pruntmonon al ĉirkaŭ 470 virinoj je sumo de 19 875 eŭroj, el kio 53% estas ŝparmono de la virinoj mem.

 

4.  PUTOJ

Krom subtenantoj jam menciitaj supre kontribuis en Germanujo firmao WKV kaj la Aŭgsburga akvocentralo, en Francujo la Esperanto grupo de Boissy. Entute estis nove boritaj 15 putoj.
Por atingi nian celon ankoraŭ estas dezirataj 32 putoj.

 

5.  ARBARIGO

Mazingira decidis rearbarigi Salama vilaĝaron por plantado de arbetojn, danke al pluraj mecenatoj.

Ĝis fine de marto ĉirkaŭ 1500 arbetoj estis plantitaj kaj bone kreskas. La celo estas planti almenaŭ 1000 arbetojn ĉiujare.

 

6.  BIOGASO

Inter la celoj por kiuj Mazingira fondiĝis estas iniciati kaj konvinki la komunumon pri la uzado de alternativa energio kiel biogaso anstataŭ la uzado de la lignaĵoj kiuj nun ekmalaperas.

Tial dum mia vizito en Eŭropo mi lernis pri konstruado de sunkuirilo en Frajburg kaj en Nantes ĉe Bolivia Inti, kaj ankaŭ mi lernis pri la konstruado de modernaj kuiriloj kiuj konsumas malmulte da lignaĵoj kaj ligna karbo.

S-ro Damien Delhomme vizitis mian vilaĝon en 2008 kaj helpis/instruis min pri konstruado de biogas-metanigujo. Bedaŭrinde tiu projekto ĉesis produkti gason, kvankam en la komenco eliris malmulte el la bovaĵa sterko.

En februaro 2010a ni decidis konstrui novan malgrandan metanigujon kiu nun bone funkcias, estas tre simpla kaj pli malmultekosta ol la unua. Mi volas disvastigi ĉi tiun projekton.

 

7.  ELEKTRA PROJEKTO

Dum mia preleg-turneoj en Francio s-ro Maurice Foucher promesis min  ke lia asocio Elektrikistoj Sen Limoj povas subteni la elektrizadon en Salama kaj mi povis peti ilian subtenon. En oktobro/novembro 2009a tiu asocio sendis tri personojn al Salama por esplori la kondiĉojn de la projekto kaj raporti al la asocio de elektronikistoj.

 

8.  RADISTACIO

La organizaĵo Mazingira decidis havi radistacion por pli facile informi la popolojn de Salama kaj la tutan distrikton Bunda pri la okazaĵoj en la regiono kaj samtempe uzi la radion por elsendi esperantajn programojn kaj ankaŭ doni diversajn instruojn al la komunumo pri medio, sano, kulturo ktp.

Mecenatoj decidis donaci materialojn por FM radi-elsendiloj, kiujn ili kunportis al Salama dum lia vizito kaj li povis instali la maston de la anteno dum lia restado en Salama. Ni ne havis specialan loĝejon por tiu projekto, do Mazingira-anoj decidis kontribui inter ili por konstrui la domon en kiu estos la radistacio kiu kunportas la nomon  "Radio Mazingira Fm Stereo". Aliaj zorgis pri aĉetado de alia elsendilo por nia radiprojekto kaj transportis ĝin de Luksemburgo al Tanzanio en februaro 2010a.

Ĝis nun ni ankoraŭ ne komencis elsendi kvankam ni havas nun ĉiujn necesajn materialojn. La kialo estas ke ni atendas ŝtatan licencon kaj ankoraŭ ne havas sufiĉe da mono por aĉeti elektran generatoron aŭ sun-energion.

 

 



[1] Ĉi-tiu projekto devas esti la postsekvanto de la projekto Changamano, kiu laboris en Bunda sub la nomo Zanduka.